Skip to main content

Socia reto, kiu ne estas vendata.

Via hejma fluo devus esti plenigita per tio, kio plej gravas al vi, ne per kio firmao pensas, ke vi devas vidi. Radikale malsama socia retejo, denove en la manoj de la homoj.

Restu kun la kontrolo de via templinio

Vi estas kiu plej bone scias, kion vi volas vidi en via hejma fluo. Neniaj algoritmoj nek reklamoj por malŝpari vian tempon. Sekvu ĉiujn ajn tra ĉiu ajn Mastodona servilo per sola konto kaj ricevu iliajn afiŝojn laŭ kronologia ordo, kaj igu vian ejon en la Interreto iom pli kiel vi.

Kreu vian sekvantaron per konfido

Mastodon provizas vin per unika eblo administri vian sekvantaron sen perantoj. Mastodon disponigita en via propra infrastrukturo ebligas al vi sekvi kaj esti sekvita de alia enreta Mastodon-servilo kaj estas tute sub via kontrolo.

Senkompara kreemo

Mastodon subtenas aŭdaj, videajn kaj bildajn afiŝojn, priskribojn kun alirebleco, enketojn, avertojn pri enhavo, animitajn bildetojn, personajn emoĝiojn, stucan kontrolon de bildetoj kaj pli, por helpi al vi esprimi vin enrete. Ĉu vi publikigas vian arton, ĉu vian muzikon, ĉu viajn podkastojn, Mastodon estas por vi.